NEWS

二十大金句 (20 oraj frazoj)

2022-10-17

Nia partio aspiras al granda konstruado de la ĉina nacio, dediĉis sin al paco kaj disvolviĝo de la homaro. La devo estas granda kaj la misio estas glora. Ĉiuj partianoj nepre devas memori komencan kredon, modestecon kaj prudentecon, modestan vivadon kaj peneman luktadon, kaj brave kaj lerte batali, memfidas pri sia historio, fortigas iniciateman laboron por historio, muzikigas novan epokon de socialismo kun ĉinaj trajtoj.  

Post senĉesa klopodo nia partio trovis novan elirejon por memrevolucio, kiu rompis regulecon de historio por regi landon. La elirejo certiĝis pri eterneco de kvalito, koloro kaj gusto por la partio.

Granda atingo de nova epoko rezultas el komuna klopodo kaj laboro de la ĉina popolo.

Granda ŝanĝiĝo de nova epoko en la pasintaj 10 jaroj havas mejloŝtono-signifon rilate al historio de partio, la Ĉina Popola Respubliko, reformo kaj pordomalfermo, socia disvolviĝo kaj ĉina nacio.

Kial la Komunista Partio de Ĉinio estas kapabla? Kial socialismo kun ĉinaj trajtoj estas bona? La kaŭzo estas sukceso de ĉinigo de marksismo.  

En la mezperiodo de la 19-a jarcento la ĉinaj popolo kaj nacio eniris de katastrofo al granda revivigo. La sukceso neniam havas referencan materialon nek ekzempleron. Jarcenta klopodo de la partio apartenis al sendependa esploro de popolanoj sub gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio. Ĉina paĝo de marksismo dependas de praktikado de partianoj pere de ĝia forto, kies ŝlosilo baziĝis sur kuranta kondiĉo de Ĉinio por solvi problemojn kaj respondi demandojn de ĉinoj.

Ni iru laŭ nia vojo, persisti en la aspiro. Ni nek prenu la malnovan vojon de fermo kaj rigideco, nek la malbonan vojon de ŝanĝado de standardo. La evoluo de la lando kaj la nacio devas surbaze de ĝia propra forto. Kaj la destino de disvolvado kaj progreso de Ĉinio estu en iliaj propraj manoj.

Plifortigante la ambicion, moralan integrecon kaj konfidon de la partio kaj la ĉina popolo, ni ne timas malbonon, fantomon kaj premon, kaj ni antaŭeniras malgraŭ malfacilaĵoj. Ni integras disvolviĝon kaj sekurecon por venki ĉiujn malfacilaĵojn kaj defiojn sur la vojo antaŭen. Kun persista klopodo ni malfermas novan horizonton por kariera evoluo.

Kun plej granda sincereco kaj klopodo, ni realigas la perspektivon de paca reunuiĝo, sed neniam promesu rezigni la uzon de militforto kaj rezervi la eblon preni ĉiujn necesajn rimedojn.

Ĉina reunuiĝo kaj rejuniĝo estas historia destino, kaj la kompleta reunuiĝo de la patrujo devas esti realigita kaj realigebla!

Korupto estas la plej granda kancero, kiu endanĝerigas la viglecon kaj batalefikecon de la partio, kaj kontraŭkorupto estas la plej ĝisfunda memrevolucio. Tiel longe kiel la grundo kaj kondiĉo por korupto ekzistas, la batalo kontraŭ korupto ne povas ĉesi por momento.

La epoko vokas nin, kaj la popolo atendas nin. Nur kun persistemo ni povas plenumi la taskon de la epoko kaj popolo. La tuta partio devas memori jenajn ideojn:

Sekvi la gvidadon de la partio estas grava maniero por subteni kaj disvolvi socialismon kun ĉinaj trajtoj;

La socialismo kun ĉinaj trajtoj estas grava maniero por atingi la grandan rejuniĝon de la ĉina nacio;

Kunlaboro estas grava maniero por la ĉina popolo krei historian atingon;

La koncepto de nova disvolviĝo estas grava maniero por nia lando kreski kaj disvolviĝi en la nova epoko;

La ampleksa kaj strikta regado de la partio estas grava maniero por la partio konservi sian viglecon kaj preni novan vojon por fari la teston.

La partio kreis jarcenton da grandaj atingoj per granda batalo, kaj ĝi certe povos krei novajn atingojn per novaj bataloj.